PANORAMO DE LA GRANDA INSULO estas monata gazeto en Esperanto, kiu aperas ekde 2014. Ĝi havas dek numerojn jare kaj paŭzas dum julio kaj aŭgusto. La gazeto celas raporti pri la ĉiutaga vivo de Malagasoj, same kiel pri la historio, kulturo kaj lingvo malagasa. Ĝi estas ilustrita, kaj ĉiu numero enhavas ne malpli ol dek kvar paĝojn. En formato PDF, la gazeto aboneblas kontraŭ 30 eŭroj por la dek numeroj. Eblas sendi la pagon aŭ al UEA-konto “fidi-d” kun la mencio “Panoramo”, aŭ per PayPal-konto de Henriel (Aminda Butik’).

La redaktado de la gazeto ebligas al la redaktoro vivteni sian familion. Tamen, ekde 2014 ĝis hodiaŭ, la nombro de la pagantaj geabonantoj ne superas dudek. Kvankam temas pri unu el la plej originalaj manieroj en Afriko vivteni sin per Esperanto, multaj esperantistoj ne emas subteni iniciaton, kiu rilatas al kreado de dunglaboro. Verŝajne ne ĉiuj konscias pri la graveco de tio en la vivo de Esperanto.

Se ankaŭ vi volas subteni nian gazeton, vi povas aboni ĝin, abonigi ĝin al alia persono, aŭ kontribui per donaco. Ni anticipe tre dankas vin pro via kontribuo. Bonvolu tamen ne forgesi informi nin pri via decido.

AMINDA RADIO ESPERANTO

Aminda Radio Esperanto estis la unua reta radio elsendata en Esperanto el Afriko, kiu funkciis de aprilo 2016 ĝis junio 2025. La elsendoj aperis kiel videaj podkastoj en formato mp4, por faciligi ilian alŝutadon en la interreton.

Komence, ni profitis la avantaĝojn de la platformo Djpod.com dum du sinsekvaj jaroj, danke al la helpo de franca esperantisto. En tiu periodo, la nombro de aŭskultantoj averaĝis du mil monate. Post la helpo tamen, ni devis limiĝi al unufoja monata alŝutado en fejsbukon. Sed tiu platformo iom post iom striktigis siajn regulojn pri aŭtorrajtoj kaj silentigis la Esperantajn kantojn en niaj podkastoj.

Pro tio, ni estis devigitaj translokigi niajn podkastojn al jutubo. La formo de la podkastoj plurfoje ŝanĝiĝis, sed tio ne malhelpis la malpliiĝon de la aŭskultantaro. Fine, la redaktoro decidis ĉesigi la produktadon.

Ni tamen esperas, ke aliaj malagasaj esperantistoj transprenos la taskon kaj daŭrigos, aŭ eĉ plibonigos, la laboron jam faritan.

Vizitu la jutuban paĝon.

NIAJ LOKAJ VERKAĴOJ

FIDILALAO F. Henriel

Semoj de amikeco : Infanlibro, verkita en 2025. Temas pri junaj geamikoj, kiuj devenas de malsamaj mondoj sed kiuj bone kunlaboris por plibonigi sian ĉirkaŭaĵon.

La vojaĝo de Ando : Lernolibro por infanoj. Verkita en 2025. Ĝi temas pri vojaĝo tra la mondo. Dank’al Esperanto, Ando povis komuniki facile kun homoj el diversaj landoj.

La sorto de Aina : Romaneto, originale verkita en la franca lingvo, sed mi neniam finis tiun francan version. Mi komencis verki ĝin en 2013, kiam mi estis en la lasta jaro de la mezlernejo. 

Ĝi temas pri la vivo de adoptita knabino, Aina. Ŝi vivis kun afabla sed tre malriĉa familio. Sed finfine, kiam ŝi retrovis sian biologian patrinon, sia vivo ŝanĝiĝis.

Mi tradukis la francan version en Esperanton, plibonigante la enhavon, kaj finverkis la lastajn partojn, en 2022, kaj ĝi aperis rete, tiu-jare. En 2025, mi kreis ilustraĵojn per IA, kaj jen ĝi aperis en presita formo, kun la ilustraĵoj.

RANJA Lydie

Kiel herbo en vento : Estas romano, originale verkita en Esperanto. Ĝi temas pri vivo de kamparanino, kiu travivis multajn suferojn sed kiu ĉiam sciis alfronti problemojn kun granda kuraĝo.

Vidu la vikipedian paĝon pri Ranja 

Malmultaj lokaj esperantistoj dediĉis sin al la verkado de beletraĵoj en Esperanto, tial Henriel decidis esplori tiun kampon. Jam en 1990 li komponis kanton en Esperanto kaj permesis al sia muzikgrupo RIOUTRA ĝin prezenti. Poste li verkis poemojn kaj tradukis kelkajn verkojn de diversaj malagasaj poetoj. Li ankaŭ klopodis esperantigi novelojn kaj fabelojn el la malagasa literaturo, sed pro manko de rimedoj por pagi la aŭtorrajtojn, li preferis konservi ilin nepublikigitaj. Atendante pli oportunan momenton, li memeldonis en PDF-formato kelkajn proprajn librojn. Inter liaj verkoj distingeblas ankaŭ la gvidlibro en la malagasa lingvo Ny tsara ho fantatra momba ny teny Esperanto (kunverkita kun Lala), kiun la ĉefurba katolika presejo presis danke al la subteno de pastro Magnani el Italio.

SKIZO PRI LA LINGVO NIALANDE

La historio de Esperanto en Malagasio naskiĝas komence de la 20a jarcento. La arĥivoj de UEA en Roterdamo montras la ĉeeston de esperantistoj, ĉefe francaj soldatoj, jam en 1911 (60 membroj) kaj en 1921 (54). La preciza momento de la enkonduko restas malklara tamen figuroj kiel la pastoro Ravelojaona, la poeto J.J. Rabearivelo kaj poste la roman-verkisto Paul Rapatsalahy estis konataj kiel regantoj de la lingvo.

Unua periodo (1905–1940)
La unuaj esperantistoj estis eŭropanoj. Oni trovis ilin en Diégo-Suarez, Majunga kaj Tananarive. En 1909, Malagasoj kiel Razafisahaza, Ratefiarison, Gervais Botolelahy kaj doktoro Bouillat fondis grupojn. Gervais Botolelahy, instruisto en Manakara, verkis en 1933 la libron Fanalahidin’ny Esperanto. Jam tiam studentoj trapasis ekzamenojn kaj ricevis la Atesto pri kapableco.

Dua periodo (1959–1970)
La 9an de januaro 1959 naskiĝis la unua nacia asocio: Esperantista Asocio de Madagasikaro (EAM), estrata de la ministro pri energio Randrianasolo Gervais, kun Bourgeois Maurice, Ramanitra Henri, Ramialison Laurent kaj Razafindramiandra Germain. La gazeto Ny Esperantista Malagasy, gvidata de Rasoanaivo Frédéric, funkciis kiel komunikilo. En 1962 fondiĝis Fikambanan’ny Esperantista Tanora Malagasy (FIESTAMA)Junulara Esperantista Organizo de Madagaskaro (JEOM), branĉo de TEJO, prezidata de Raveloson Eugène. Samtempe, AKEM (Katolika Esperanto-Asocio) estis gvidata de Randrianekena Roger, kiu instruis en Faravohitra, Toamasina kaj Ambatondrazaka. Malagasa Esperanto-Asocio (MEA), sub Rabevazaha Désiré, estis tre aktiva, poste helpata de Randrianarivelo Bruno. Veteranoj kiel Rakotondravao instruadis ankaŭ en sia hejmo. Lokaj gazetoj (Madagascar Matin, Le Courrier de Madagascar, Midi Madagasikara) raportis pri tiuj agadoj.

Tria periodo (1995–2008)
Post stagnado, Raveloson Eugène, Ralalarisoa Justine kaj Fidilalao Henriel revigligis la movadon. En aŭgusto 1997 okazis granda kunveno en Manjakandriana kun aktivuloj kiel Rafanomezantsoa Falimanana (Fafah), Ralaimidona Soafara Lalaina kaj sinjorino Rachelle. Estis fondita Malagasa Esperanto-Unuiĝo (MEU) sub la prezidado de Ralalarisoa Justine. En 2001, (mistrafanta) kunfandiĝo kun MEA kreis la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj (UME), Justine restis prezidanto. Fidilalao Henriel estris ekde 2005. Internaj bultenoj kiel Inter ni (Raveloson) kaj Voĉo de UME (Lala, Henriel) certigis la komunikadon. La junulara sekcio, Malagasa Esperanto Junulara Asocio (MEJA), sub Ando (filino de Lala), realigis informajn, kulturajn kaj instruajn agadojn.

Kvara periodo (2009–2015)
La longedaŭra politika krizo de 2009 malfortigis la movadon. Multaj gejunuloj foriris. Tamen Fidilalao Henriel organizis etkongreson en Ivato kun 20 delegitoj el diversaj anguloj de la lando.

Kvina periodo (2015–2024)
Aktiveco malpliiĝis sed kluboj restis fortaj: Tana Esperanto-Klubo (TEK) gvidata de Lala en Manjakaray kaj Itaosy Esperanto-Klubo (IEK) estrata de Henriel. Oni akcentis instruadon. Nova generacio aperis: Mihary, Tatiana, Erica, Ranja, Fabrice…, kiuj portas la flagon de Esperanto eĉ eksterlanden. Kelkaj studentoj de IEK ricevis stipendiojn de eksterlandaj geamikoj, kio ŝanĝis iliajn vivojn kaj karierojn.

Sesa periodo (2024–…)
En januaro 2024, pastoro doktoro Miora organizis kongreson en Avaradrano, sekvitan de instrutrejnado kaj oficiala revivigo de UME, MEJA kaj la katolika asocio MUKE (Malagasa Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj). En marto, kristana seminario bonvenigis la Germanon Ulrich Matthias. La movado esperas novan kreskon, malgraŭ la nura atingo al malgranda publiko sed ni fidas je la junularo por certigi ĝian daŭrigon.

swipe-left
Al Enirejo
Retour en haut