AKTIVULOJ KAJ LA LINGVO
ASOCIOJ KAJ GRUPOJ
NI APLIKU LA LINGVON
AKTIVULINOJ KAJ AKTIVULOJ
TATIANA, 23 jaraĝa, ĵus finis sian magistrecon pri agroindustrio. Ŝia unua renkontiĝo kun Esperanto okazis danke al ŝia onklo Henriel, kiu instigis ŝin aliĝi al la lingvokurso de la Itaosy Esperanto-Klubo en 2018. Ekde tiam ŝi restis sindonema membro de la movado.
Ŝia unua por-Esperanta iniciato estis inviti sian koleginon Erica al la kurso, kio des plifortigis la amikecon inter la du junulinoj. Oni povas diri, ke Esperanto formis ŝin ne nur lingve, sed ankaŭ persone: la subteno de esperantistoj ebligis al ŝi daŭrigi la universitatajn studojn.
Tatiana energie engaĝiĝis en pluraj grupoj kaj asocioj. Ŝi estas sekretariino de la nacia asocio UME, kaj ekde 2025 ŝi ankaŭ plenumas ĝian provizoran prezidantecon. Ŝi estas ankaŭ aktiva en MEJO kaj en aferoj de virinaj esperantistoj. Iom post iom ŝia nomo fariĝis konata ne nur tra la tuta lando, sed ankaŭ eksterlande. En 2024 ŝi partoprenis sian unuan Universalan Kongreson en Afriko, okazintan en Tanzanio. Tio estas eksterordinara sperto por ŝi.
La loka esperantistaro esperas, ke Tatiana povos apliki kaj disvastigi Esperanton en la kampoj de agrikulturo kaj bredado, des pli ĉar dum sia licencia esplorlaboro, ŝi akiris specialan kompetentecon pri abelbredado.
LASTAJ NOVAĴOJ
La maja numero de nia monata gazeto pdf Panoramo de la Granda Insulo raportas kiel kutime pri diversaj aspektoj de la vivo de Malagasoj kaj de la vivsituacio en nia lando Malagasio. Nia rubriko pri kulturo parolas pri la vivo de lingvisto pri la malagasa Prof. Siméon Rajaona. Alia rubriko traktas pri la mpanotra aŭ tradicia masaĝist(in)o dum iu alia koncernas la rapidan disvastiĝon de la naciisma partio MDRM en 1945-1946. Ni ne forgesis proponi al niaj gelegantoj du fabelojn betsileo. Ankaŭ aliaj temoj estas pritraktitaj por kontentigi la scivolemon de niaj gelegantoj. Se ankaŭ vi deziras malkovri Malagasion kaj ĝian gastaman popolon, ne hezitu aboni al Panoramo de la Granda Insulo. La jara abonkosto estas €30 pageblaj al nia amiko kaj abonperanto Eric Eliard (Francio) diversmaniere (per ĉeko aŭ per Paypal) aŭ al la UEA-konto « fidi-d » de la redaktoro (kun la mencio Panoramo). Abonante al nia gazeto, vi subtenas unu el la plej rimarkindajn perEsperantan laboron en Afriko !
